Est·is iam princ·o,
kiu vol·is edz·iĝ·i kun princ·in·o, sed li nepr·e vol·is,
ke tio est·u ver·a princ·in·o. Li tra·vojaĝ·is la tut·a·n mond·o·n, por
trov·i tia·n, sed ĉie
trov·iĝ·is ia kontraŭ·aĵ·o. Da princ·in·o·j est·is sufiĉ·e mult·e, sed
ĉu tio est·as ver·a·j princ·in·o·j, pri tio li
neniel pov·is konvink·iĝ·i; ĉiam trov·iĝ·is io, kio ne est·is tut·e konform·a. Tial li
ven·is return·e hejm·e·n kaj est·is tre mal·ĝoj·a, ĉar li tre
dezir·is hav·i ver·a·n princ·in·o·n. |
˙ɛstis iam prinʦɔ, kiu vɔlis ɛdziʤi kun prinʦinɔ,
sɛd li nɛprɛ vɔlis, kɛ tiɔ ɛstu vɛra prinʦinɔ. ˙li travɔjaʤis la
tutan mɔndɔn, pɔr trɔvi tian, sɛd ʧiɛ trɔviʤis ia kɔntraʊaʒɔ. ˙da
prinʦinɔj ɛstis sufiʧɛ multɛ, sɛd ʧu tiɔ ɛstas vɛraj prinʦinɔj,
pri tiɔ li nɛniɛl pɔvis kɔnvinkiʤi; ʧiam trɔviʤis iɔ, kiɔ nɛ
ɛstis tutɛ kɔnfɔrma. ˙tial li vɛnis rɛturnɛ hɛjmɛn kaj ɛstis trɛ
malʤɔja, ʧar li trɛ dɛziris havi vɛran prinʦinɔn. |
Unu vesper·o·n
far·iĝ·is grand·a uragan·o: fulm·is kaj tondr·is, fort·e pluv·eg·is, est·is terur·e. Subit·e oni frap·et·is je la urb·a pord·eg·o, kaj la mal·jun·a reĝ·o ir·is, por mal·ferm·i. |
˙unu vɛspɛrɔn fariʤis granda uraganɔ: fulmis kaj
tɔndris, fɔrtɛ pluvɛgis, ɛstis tɛrurɛ. ˙subitɛ ɔni frapɛtis jɛ la
urba pɔrdɛgɔ, kaj la maljuna rɛʤɔ iris, pɔr malfɛrmi. |
Montr·iĝ·is, ke ekster·e antaŭ la pord·o star·as princ·in·o. Sed, ho mi·a Di·o, kiel ŝi aspekt·is pro la pluv·o kaj la vent·eg·o! La
akv·o flu·is de ŝi·a·j har·o·j kaj vest·o·j, kaj
verŝ·iĝ·is en ŝi·a·j·n ŝu·o·j·n kaj el·e·n.
Kaj ŝi dir·is, ke ŝi est·as ver·a princ·in·o. |
˙mɔntriʤis, kɛ ɛkstɛrɛ antaʊ la pɔrdɔ staras
prinʦinɔ. ˙sɛd, hɔ mia ˙diɔ, kiɛl ʃi aspɛktis prɔ la pluvɔ kaj la
vɛntɛgɔ! ˙la akvɔ fluis dɛ ʃiaj harɔj kaj vɛstɔj, kaj vɛrʃiʤis ɛn
ʃiajn ʃuɔjn kaj ɛlɛn. ˙kaj ʃi diris, kɛ ʃi ɛstas vɛra
prinʦinɔ. |
“Nu, pri tio
ni tre baldaŭ konvink·iĝ·os!” pens·is la mal·jun·a reĝ·in·o. Ŝi
tamen nenio·n dir·is, sed
ŝi ir·is en la dorm·o·ĉambr·o·n, el·pren·is ĉiu·j·n lit·aĵ·o·j·n kaj met·is unu piz·o·n sur la fund·o·n de la lit·o. Post tio
ŝi pren·is du·dek matrac·o·j·n, met·is ili·n sur la piz·o·n,
kaj post·e ankoraŭ du·dek lanug·aĵ·o·j·n sur la matrac·o·j·n. |
“˙nu, pri tiɔ ni trɛ baldaʊ kɔnvinkiʤɔs!” pɛnsis
la maljuna rɛʤinɔ. ˙ʃi tamɛn nɛniɔn diris, sɛd ʃi iris ɛn la
dɔrmɔʧambrɔn, ɛlprɛnis ʧiujn litaʒɔjn kaj mɛtis unu pizɔn sur la
fundɔn dɛ la litɔ. ˙pɔst tiɔ ʃi prɛnis dudɛk matraʦɔjn, mɛtis
ilin sur la pizɔn, kaj pɔstɛ ankɔraʊ dudɛk lanugaʒɔjn sur la
matraʦɔjn. |
En tiu lit·o la princ·in·o dev·is dorm·i dum la nokt·o. |
˙ɛn tiu litɔ la prinʦinɔ dɛvis dɔrmi dum la
nɔktɔ. |
Maten·e oni ŝi·n demand·is, kiel ŝi
dorm·is. |
˙matɛnɛ ɔni ʃin dɛmandis, kiɛl ʃi dɔrmis. |
“Ho, terur·e mal·bon·e!” dir·is la princ·in·o; “preskaŭ dum
la tut·a nokt·o mi ne
pov·is ferm·i la okul·o·j·n! Di·o sci·as, kio
est·is en mi·a lit·o!
Mi kuŝ·is sur io mal·mol·a, kaj mi·a korp·o pro tio far·iĝ·is blu·a kaj brun·a! Est·is
terur·e!”. |
“˙hɔ, tɛrurɛ malbɔnɛ!” diris la prinʦinɔ;
“prɛskaʊ dum la tuta nɔktɔ mi nɛ pɔvis fɛrmi la ɔkulɔjn! ˙diɔ
sʦias, kiɔ ɛstis ɛn mia litɔ! ˙mi kuʃis sur iɔ malmɔla, kaj mia
kɔrpɔ prɔ tiɔ fariʤis blua kaj bruna! ˙ɛstis tɛrurɛ!”. |
Per tio oni pov·is vid·i, ke ŝi est·as ver·a princ·in·o, ĉar tra
la du·dek matrac·o·j kaj la du·dek lanug·aĵ·o·j ŝi sent·is la piz·o·n. Tiel
delikat·sent·a pov·is est·i nur ver·a princ·in·o! |
˙pɛr tiɔ ɔni pɔvis vidi, kɛ ʃi ɛstas vɛra
prinʦinɔ, ʧar tra la dudɛk matraʦɔj kaj la dudɛk lanugaʒɔj ʃi
sɛntis la pizɔn. ˙tiɛl dɛlikatsɛnta pɔvis ɛsti nur vɛra
prinʦinɔ! |
Tiam la princ·o edz·iĝ·is kun ŝi, ĉar nun li
sci·is, ke
li hav·as ver·a·n princ·in·o·n; kaj la piz·o·n oni met·is en la
muze·o·n, kie oni ankoraŭ nun pov·as ĝi·n vid·i, se neniu ĝi·n for·pren·is. |
˙tiam la prinʦɔ ɛdziʤis kun ʃi, ʧar nun li sʦiis,
kɛ li havas vɛran prinʦinɔn; kaj la pizɔn ɔni mɛtis ɛn la muzɛɔn,
kiɛ ɔni ankɔraʊ nun pɔvas ʤin vidi, sɛ nɛniu ʤin fɔrprɛnis. |
Vid·u, tio est·is ver·a histori·o. |
˙vidu, tiɔ ɛstis vɛra histɔriɔ. |