Historio de unu patrino

de   Hans Christian Andersen


hca0091_01.jpg

Unu patrino sidis apud sia malgranda infano; ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. La infano kuŝis pala, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, ĝia spirado estis mallaŭta, nur de tempo al tempo interrompata de profunda enspiro, simila al ĝemo; kaj la patrino tiam ankoraŭ pli dolorplene ekrigardadis sian amaton.

Jen oni ekfrapis je la pordo, kaj eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro. Ĉio kuŝis kovrita de glacio kaj neĝo, kaj kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon.

Ĉar la maljuna homo tremis de malvarmo kaj la infano nun ĝuste endormiĝis por momento, tial la patrino metis en la fornon malgrandan poton kun biero, por varmigi ĝin por la veninto. La maljuna homo sidis kaj lulis la infanon, kaj la patrino sidiĝis sur la seĝo tute apude de li, observis sian malsanan infanon, kiu profunde spiris, kaj levis la malgrandan manon.

“Ĉu vi ne opinias ankaŭ, ke mia filo restos vivanta?” ŝi demandis. “Dio ne volos forpreni lin de mi!”

La maljuna homo, kiu estis la Morto mem, movetis iom strange la kapon, tio povis tiel same bone signifi “jes”, kiel “ne”. La patrino sidis kun mallevitaj okuloj kaj la larmoj ruliĝadis sur ŝiaj vangoj. Ŝia kapo fariĝis peza, dum tri noktoj kaj tri tagoj ŝi ne fermis okulon, kaj nun ŝi endormiĝis, sed nur por unu momento, poste ŝi, tremante de malvarmo, eksalte leviĝis. “Kio tio estas!” ŝi ekkriis kaj rigardis ĉiuflanken. Sed la maljuna homo malaperis, kaj ŝia malgranda infano ankaŭ malaperis, li forprenis ĝin kun si. Kaj en la angulo zumis kaj zumis la malnova horloĝo, la granda plumba pezilo atingis la plankon, kaj bum! ankaŭ la horloĝo eksilentis.

La malfeliĉa patrino elkuris el la domo kaj vokis sian infanon.

Ekstere, meze de la neĝo, sidis virino en longaj nigraj vestoj, kaj ŝi diris: “La Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via malgranda infano; li flugas pli rapide ol la vento, kaj neniam li alportas returne tion, kion li prenis!”

“Diru al mi nur, kiun vojon li iris!” respondis la patrino, “diru al mi la vojon, kaj mi lin trovos!”

“Mi scias la vojon!” diris la virino en la nigraj vestoj, “sed antaŭ ol mi diros ĝin al vi, vi devas kanti al mi ĉiujn kantojn, kiujn vi kantis al via infano. Mi amas ilin, mi jam antaŭe aŭdis ilin, mi estas la Nokto, mi vidis viajn larmojn, kiam vi kantis.”

“Mi kantos ĉiujn, ĉiujn!” respondis la patrino, “sed ne retenu min, por ke mi povu lin kuratingi, por ke mi povu trovi mian infanon!”

Sed la Nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino interplektis la manojn, kantis kaj ploris, kaj granda estis la kvanto de la kantoj, sed ankoraŭ multe pli granda la kvanto de la larmoj. Kaj tiam la Nokto diris: “Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano.”

Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi plu ne sciis, kien ŝi devas iri. Tie staris dornarbetaĵo, kiu havis nek foliojn nek floraĵojn, sed estis ja malvarma vintra tempo, kaj prujno kuŝis sur ĝiaj branĉoj.

“Ĉu vi ne vidis la Morton, preterpasantan kun mia kara infano?”

“Jes!” diris la dornarbetaĵo, “sed mi ne diros al vi, kiun vojon li iris, se vi antaŭe ne varmigos min ĉe via koro; mi frostiĝas, mi fariĝas absoluta glacio.”

Kaj forte ŝi alpremis la dornarbetaĵon al sia koro, por ke ĝi povu bone varmiĝi, kaj la dornoj penetris al ŝi en la karnon, tiel ke la sango elfluis per grandaj gutoj, sed la dornarbetaĵo elkreskigis freŝajn verdajn foliojn kaj floraĵoj disvolviĝis en la malvarma vintra nokto, tiel varme estis ĉe la malĝoja patrino; kaj la dornarbetaĵo priskribis al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri.

Poste ŝi venis al granda lago, kie oni vidis nek ŝipon nek boaton. La glacio sur ĝi ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transporti, kaj la akvo ne estis sufiĉe nekovrita kaj glata, por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin, kaj tamen transiĝi ŝi nepre devis, se ŝi volis trovi sian infanon. En la malespero ŝi kuŝiĝis, por eltrinki la lagon, kaj tio por homo estas ja ne ebla. Sed la afliktita patrino pensis, ke eble okazos miraklo.

“Ne, tio ne estas farebla!” diris la lago, “prefere ni ambaŭ rigardu, ĉu ni ne povos interkonsenti. Kolekti perlojn estas mia pasio kaj viaj okuloj estas la du plej helaj perloj, kiujn mi ĝis nun vidis. Se vi volas elplori ilin en min, tiam mi transportos vin al la granda florvarmejo, en kiu la Morto loĝas kaj kulturas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo.”

“Ho, kion mi ne fordonus, por veni al mia infano!” respondis la kompatinda patrino kun larmoj, kiuj nun ekfluis ankoraŭ pli abunde, ĝis ŝiaj okuloj falis sur la fundon de la lago kaj fariĝis du grandvaloraj perloj; sed la lago ŝin levis, kvazaŭ ŝi sidus sur balanca seĝo, kaj per unu eksvingo ŝi transflugis sur la transan bordon, sur kiu staris mejlolarĝa mirinda domo. Oni ne sciis, ĉu ĝi prezentas monton kun arbaroj kaj kavernoj, aŭ ĉu ĝi estas faritaĵo de homa mano; sed la kompatinda patrino ne povis ĝin vidi, ŝi estis ja elplorinta siajn okulojn.

“Kie mi povas trovi la Morton, kiu foriris kun mia kara infano?” ŝi ĝemis.

“Ĉi tien li ankoraŭ ne alvenis,” diris la maljuna tombistino, al kiu estis komisiita la inspektado super la granda florvarmejo de la Morto. “Kiamaniere vi povis veni ĉi tien, kaj kiu al vi helpis?”

“La bona Dio al mi helpis!” ŝi respondis; “Li estas kompatema, kaj vi ankaŭ estos kompatema! Kie mi povas trovi mian karan infanon?”

“Sed mi ĝin ne konas!” diris la virino, “kaj vi ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj forvelkis en ĉi tiu nokto, la Morto baldaŭ venos kaj transplantos ilin! Vi certe scias, ke ĉiu homo, konforme al sia esenco, havas sian vivarbon aŭ sian vivofloron; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj, sed havas korbatadon. Ankaŭ infanaj koroj povas jam bati. Aŭskultu la batadon de la koroj, eble vi povos rekoni la koron de via infano. Sed kion vi donos al mi, se mi diros al vi, kion vi ankoraŭ krom tio devas fari?”

“Mi havas nenion plu por doni!” diris la malĝoja patrino, “sed mi iros por vi ĝis la fino de la mondo.”

“Tie mi havas nenion por fari,” respondis la virino, “sed vi povas doni al mi viajn longajn nigrajn harojn; vi certe ja mem scias, ke ili estas belaj, kaj ili plaĉas al mi. Anstataŭ tio vi ricevos miajn blankajn harojn, kaj tio ja ankaŭ io estas!”

“Ĉu vi nenion plu postulas?” ŝi diris; “tion mi donos al vi kun ĝojo!” Kaj ŝi donis al la virino siajn belajn nigrajn harojn kaj ricevis anstataŭ tio la neĝblankajn harojn de la maljunulino.

Post tio ili iris en la grandan florvarmejon de la Morto, kie en stranga maniero kreskis floroj kaj arboj. Jen sub vitraj kloŝoj staris delikataj hiacintoj kaj grandaj arbosimilaj peonioj; jen kreskis akvaj kreskaĵoj, unuj estis freŝaj, aliaj duonvelkintaj, akvaj serpentoj kuŝis sur ili, kaj nigraj kankroj forte alkroĉiĝis al la trunko. Jen staris belegaj palmoj, kverkoj kaj platanoj, jen petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo kaj ĉiu floro havis apartan nomon, ĉiu estis homa vivo, la homo ankoraŭ vivis, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, sur la tuta tero ĉirkaŭe. Jen estis grandaj arboj en malgrandaj potoj, tiel ke ili staris kripligite kaj preskaŭ krevigis la potojn; sur alia loko oni vidis malgrandan delikatan floron en grasa tero, ĉiuflanke kovritan de musko kaj bone vartatan. ― La malĝoja patrino klinis sin super la plej malgrandajn kreskaĵojn kaj aŭskultis, kiel en ili batas la homa koro, kaj inter milionoj ŝi rekonis la koron de sia infano.

“Ĉi tio ĝi estas!” ŝi ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan bluan krokuson, kiu tute velke kliniĝis sur unu flankon.

“Ne ektuŝu la floron!” avertis la maljuna virino, “sed stariĝu ĉi tie, kaj kiam la Morto, kiun mi jam delonge atendas, alvenos, tiam ne lasu lin elŝiri la kreskaĵon. Minacu al li, ke vi faros tion saman al la aliaj kreskaĵoj, tiam li fariĝos zorga. Li estas responda antaŭ Dio, ke sen Lia permeso neniu kreskaĵo estos elŝirita.”

Subite tra la ĉambrego ekflugis glacie malvarma blovo, kaj la blinda patrino povis kompreni, ke la Morto alproksimiĝas.

“Kiel vi povis trovi la vojon ĉi tien?” li demandis, “kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?”

“Mi estas patrino!” ŝi respondis.

Kaj la Morto etendis sian longan manon al la malgranda delikata floro, sed ŝi tenis super ĝi, forte ŝirmante, siajn manojn, tute super ĝi kaj tamen plena de timo, ke ŝi eble ektuŝos unu el la folietoj. Tiam la Morto ekblovis sur ŝiajn manojn, kaj ŝi sentis, ke lia spiro estas pli malvarma ol la malvarma vento, kaj ŝiaj manoj senforte malleviĝis.

“Vi nenion povas fari kontraŭ mi!” diris la Morto.

“Sed Dio povas!” ŝi respondis.

“Mi faras nur tion, kion Li volas!” diris la Morto. “Mi estas Lia ĝardenisto. Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj transplantas ilin en la grandan ĝardenon de la paradizo, en la nekonatan landon, sed kiel ili tie kreskas kaj kiel tie estas, tion mi ne havas la rajton diri al vi!”

“Redonu al mi mian infanon!” diris la patrino kaj ploris kaj petis. Sed subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn ĉe sia flanko kaj ekkriis al la Morto : “Mi elŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mi estas en malespero!”

“Ne ektuŝu ilin!” ekkriis la Morto. “Vi diras, ke vi estas malfeliĉa, kaj nun vi alian patrinon volas fari tiel same malfeliĉa!”

“Alian patrinon!” diris la kompatinda virino kaj tuj ellasis la florojn.

“Jen mi donas al vi viajn okulojn!” diris la Morto; “mi elkaptis ilin el la lago, ili lumis tiel brile. Mi ne sciis, ke ili estas viaj. Prenu ilin returne, ili nun estas pli klaraj ol antaŭe; rigardu per ili en la profundan puton ne malproksime de vi. Mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis elŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian tutan homan vivon, vi vidos, kion vi volis detrui kaj neniigi!”

Kaj ŝi ekrigardis en la puton. Feliĉega ĝojo plenigis ŝin, kiam ŝi vidis, kiel unu el ili fariĝis beno por la mondo, kiam ŝi vidis, kiom multe da feliĉo kaj ĝojo eliros el li. Ŝi vidis la vivon de la alia, tie estos ĉeno de zorgoj kaj suferoj, mizero kaj malfeliĉo.

“Ambaŭ estas la volo de Dio!” diris la Morto.

“Kiu el ili estas la floro de la malfeliĉo kaj kiu estas la floro de la beno?” ŝi demandis.

“Tion mi ne diros al vi!” diris la Morto, “sed almenaŭ tion sciu, ke unu el tiuj floroj estis la floro de via propra infano, ĝi estis la sorto de via infano, kion vi vidis, la estonteco de via propra infano.”

Tiam la patrino plena de teruro ekkriis: “Kiu el ili estis mia infano? Diru tion al mi, liberigu la senkulpan! Liberigu mian infanon de tiu tuta mizero! Prefere forportu ĝin! Portu ĝin en la regnon de Dio! Forgesu miajn larmojn, forgesu miajn petojn kaj ĉion, kion mi diris kaj faris!”

“Mi vin ne komprenas!” diris la Morto. “Ĉu vi volas havi returne vian infanon, aŭ ĉu mi iru kun ĝi tien, de kie ne ekzistas reveno?”

Tiam la patrino interplektis siajn manojn, ĵetis sin surgenue kaj preĝis al Dio: “Ne mia, sed via volo fariĝu, ĝi sola estas la plej bona! Ne aŭskultu min! Ne aŭskultu min!”

Kaj ŝi klinis sian kapon sur sian bruston.

Sed la Morto foriris kun ŝia infano en la nekonatan landon.

hca0091_02.jpg

* * *